Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kun_abeloj_trinkas_mi

Kun abeloj trinkas mi

Esperanta tekstoA. MOTTEAU
Tipotraduko
Originala plenumoWhere the Bee Sucks
Originala tekstoSHAKESPAERE

Teksto

Kun abeloj trinkas mi:
en primolo kuŝas mi:
tie mi ripozas, dum
la strigo vokas en mallum':
sur vespert' mi rajdas for,
sur vesperto gaje mi rajdas for
post la sunsubira hor'.
Gaje do, gaje do, vivos mi nun
sub arba floro lumata de l' sun'.

kun_abeloj_trinkas_mi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)