Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kun_man_en_la_man

Kun man' en la man'

E-tekstoAndré Albault
Origina titoloLa main dans la main

Teksto

Marŝas ni en la nokt' profundo
Kun man' en la man',
Aŭskultante' je dorm' de l’mondo
Kun man' en la man'.

/:Al ni vojon diras stelfirmament'
Ni marŝu kun mano en man'.:/

Marŝas ni en la pal' aŭrora,
Kun man' en la man',
Martelante sur ter' sonora,
Kun man' en la man'.

/:Fidon sentas ni al nova maten'.
Ni marŝu kun mano en man'.:/

Marŝas ni sub la suno fajra,
Kun man' en la man',
Enspirante en polvo arda,
Kun man' en la man'.

/:Forgesitaj sek', soif' kaj malsat',
Ni marŝu kun mano en man'.:/

Marŝas ni, dum vespero venas,
Kun man' en la man'.
Nian celon ni ekatingas,
Kun man' en la man'.

/:Finsaluton sendas ni al la sun'
Ni marŝu kun mano en man'.:/

kun_man_en_la_man.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)