Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kun_pakajxo_sur_la_sxultro

Kun pakaĵo sur la ŝultro

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIkun_pakajxo_sur_la_sxultro.mid

Noto: La plej grava konsekvenco post la trovo de oro en 1851 en Aŭstralio estis la granda enfluo de
enmigruloj el ĉiu mondparto. En la unuaj dek oraj jaroj la loĝantaro duobliĝis ĝis pli
ol unu miliono.

Teksto

Velveturante de Irland’ rakontojn aŭdis mi
Pri orobuloj en la grund’ en fora Aŭstrali';
Pri oropolvo ĉie kaj senkosta minlicenc',
Do revis mi senĉese pri riĉega estontec'.

Refreno:

Kun pakaĵo sur la ŝultro,
Ladpoto en la man’,
Mi malŝas tra la landvastec',
Kiel praaŭstralian'.

La ŝip' alvenis en Melburn' kaj kun la ŝipanar',
Sen forpermes' de l’ kapitan' foriris mi de l’ mar'.
La or' ĉe Balarat' kaj Bendigo allogis min.
Mi baldaŭ trovis riĉon kaj mi baldaŭ perdis ĝin.

Refreno

Fosadis mi en ĉiu nova kamp' en Viktori',
Ĝis pro la oroelĉerpad' malriĉa iĝis mi.
Do nun mi trampas tra l’ kampar' celante al labor',
Kontente resti tie ĉi ĝis mia fina hor'.

Refreno

kun_pakajxo_sur_la_sxultro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)