Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kvankam_ni_virinas

Kvankam ni virinas

KantasAnjo Amika

Itala feminisma kanto

Teksto

Kvankam ni virinas, virinas ni sen timo,
ĉar ni amas niajn filojn, ĉar ni amas niajn filojn.
Kaj kvankam ni virinas, virinas ni sen timo,
ĉar ni amas niajn filojn, kunluktas ni sen limo.

Refreno:

Oh lioj, lioj, la, nia ligo kreskas jam,
ĉe ni socialistoj, ĉe ni socialistoj,
Oh lioj, lioj, la, nia ligo kreskas jam,
ĉ ni socialistoj, ĉe ni libero am'.

Sed mankas nun libero, ĉar mankas solidaro,
ne restu vi sen faro, ne restu vi sen faro.
Sed mankas nun libero, ĉar mankas solidaro,
ne restu vi sen faro kaj sklavo de la mastr'.

Refreno

Kaj kvankam ni virinas, virinas ni sen timo,
defendas nin la lango, defendas nin la lango.
Kaj kvankam ni virinas, virinas ni sen timo,
defendas nin la lango, ĉar ĝin ne kovras ŝimo.

Refreno

Kaj vi sinjoraj moŝtoj, ŝvelantaj pro fiero,
vi altigu la salajron, vi altigu la salajron.
Kaj vi sinjoraj moŝtoj, ŝvelantaj pro fiero,
vi altigu la salajron, finita la afero!

Refreno

kvankam_ni_virinas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)