Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kvazaux_la_arboj

Kvazaux La Arboj

Teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV

Teksto

Homoj kvazaŭ la arboj,
Kreskantaj en densa bosketo,
Sukon de tero suĉas,
Per verdo folia ŝprucas,
Kaj atendante profeton
Branĉojn najbarajn enplektas;
La profeton susure petas.

L' arboj kvazaŭ la fostoj
Froste tremas pro alta tensio,
Varmon la dezirantaj,
Dratojn la brakumantaj,
La brulantaj en fair' de pasio
Sub topora kombilo falas,
Kiu ĝis horizonto fatalas.

Homoj kvazaŭ la arboj.
L' arboj kvazaŭ la fostoj.
Homoj kvazaŭ la arboj.
L' arboj kvazaŭ la homoj.

kvazaux_la_arboj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)