Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kvieta_paco

Kvieta paco, jam ne vi restos!

Esperanta tekstoG. O. KARLSSON
Tipotraduko
Originala titoloNu är det slut med den lugna friden

Teksto

Kvieta paco, jam ne vi restos!
Danĝera tempo morgaŭe estos.
Al ni minacas terura sort'.
Infanoj, flugu ni for de l' mort'!

Ho jes, sukcesis la flug' unua.
Ripozu nun iom por la dua!
Post tio super la lagon for!
Jen la insulo! Benita hor'!

Vespere, kiam la sun' subiras,
ni super montoj kaj valoj iras.
Alia loko akceptos nin.
Ĉasisto tie ne trovos sin.

Adiaŭ nun, kara regiono!
Revenos mi dum printempsezono
al herbotufoj en junklaget'
kaj loĝas ree sur insulet'.

kvieta_paco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)