Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kvin_fratetoj

Kvin fratetoj

E-tekstoK. G. Gebauer
MIDIkvin_fratetoj.mid

Teksto

Kvin fratetojn konas mi,
Espereble ankaŭ vi!
Ili estas ĉe labor’
vere al la hom’: trezor’!

Estro estas la dikul’
lia volo — jen, regul’!
Kaj se vi malhavas lin
vere, mi bedaŭras vin!

Montra fingro sekvas do,
ofte frandas, — eble tro!
Al infano la montril’
dum lernado por util’.

Meze staras la longul’,
taŭgas ne por manipul’.
Sed por vela hoktirad’
lerta laŭ plej alta grad’.

Gloron al numero kvar!
Li la ringon portas, ĉar
pri feliĉo flustras li —
sed pri ĝi silentu ni!

En la fino malgrandul’
sidas, preskaŭ en angul’.
Sin amuzas sen obstin’ —
kiel iam Cindrulin’.

Se ni donas ĉiujn kvin
reciproke je la fin’
jen manprem’ kaj ĝis-revid’!
Ne forgesu do perfid’!

kvin_fratetoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)