Kvindeka vintro

Teksto
Muziko
Mikaelo Bronŝtejn

1999

Teksto

Pasis matenoj drolaj
kun la vekiĝa freŝ’.
Trans la fenestr’ piroloj
pomas en griza neĝ’.
Neĝa nubar’ tagmeza
daŭras en venta flu’,
kaj la pensado peza
naskas nenion plu

krom la mokantaj rimoj.
Venu do vi, viktimoj –
ĉiam nun por regalo
pretas ofenda galo.
Mia kvindeka vintro…

Min, jam vivantan super
meza poeta aĝ’,
mergas en fastan supon
duboj kaj malkuraĝ’,
kaj por pasigi nokton
en ĉiovora am’
la posedatan dokton
mi ne oferus jam.

For de l’ streĉitaj kordoj
prenis amikojn sortoj,
tamen la mia vanta
lasis min plu vivanta.
Mia kvindeka vintro…

Voston pistole teni
min instruadis sort’.
Ĉion forprenas de ni
la senkompata mort’.
Do, se l’ fortun’ favoros
per la netruda help’, –
ree konvaloj floros
en la printempa hel’,

ree odoros pinoj,
ree incitos inoj,
ree por ĝua frando
tentos animon brando.
Mia kvindeka vintro…

Mia kvindeka vintro –
pasis la vivkulmin’.
Mia kvindeka vintro,
mi ne malamas vin.
Eble modera virto
venos en maja klar’… Mia kvindeka vintro
paŝas laŭ kalendar’.

Estu, do, mi trovinta
vojon en neĝo vintra
preter la plendoj vanaj
pri panoj kaj malsanoj… Mia kvindeka vintro…

Mia amiko juna,
mi ne ĵaluzas, ne.
Helpos dum ir’ komuna
vin mia nuna neĝ’.
Iom senbrida ardo
cedos al la raci’,
kaj, spite al singardo,
foje ekriskos mi.

Penu momentojn ŝpari,
penu pli multon fari,
ĉar kun rapid’ avia
venos ankaŭ la via –
via kvindeka vintro…

QR-Kodo
QR-Kodo Kvindeka vintro (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net