Uzantaj iloj

Retejaj iloj


l_almozulo

L’ almozulo

MuzikoJózsef DINNYÉS
E-tekstoRaymond SCHWARTZ
MIDIl_almozulo.mid

Aperis en la sonkasedo Al Venko!, eldonita de Lingvo-Studio en 1986.

Teksto


alvenko.jpg

Ĉiutage kun vespero
Venas almozulo,
Kaj li staras longajn horojn
Ĉe la stratangulo.
Viro eble kvindekjara
Kun mizera masko,
Tial, ke kompaton veki
Estas lia tasko.
Ftiza tuso tamp’ al tempe
Skuas lian kapon,
Pli insiste li etendas
Grasmakulan ĉapon.

Li al bonaj virinetoj
Bruan dankon maĉas,
Post avaraj senkoruloj
Li indigne kraĉas.

Kaj senbrue malrapide,
Kiel li alvenas,
Li, parenc’ de noktaj ombroj,
Lame sin fortrenas…
Ĉiutage dum noktmezo
Brute sen kompato
Ŝiras min en sana dormo
Bruo sur la strato:
L’almozulo kun kolegoj
Dancas farandolon
Kaj ebriaj ili grakas
Venĝan karmanjolon.

l_almozulo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)