Uzantaj iloj

Retejaj iloj


l_antauxtago

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

L' Antaŭtago

Muziko
Esperanta tekstoFrancesca Lomello
Marco Turco
Esperanta plenumoAtreides
Tipotraduko
Originala plenumoAtreides
Originala teksto

Teksto

Mi morgaŭ ne estos plu ĉisube tute sola
La ĉielon mi rigardis tion foran
Mi volas alveni al l' sun'
Forflugi kiel kolombo

L' iam konitan nomon nun mi vokas
Mi memoras la rideton de la transmura viv'
Kaj guston de la liber'
Deziras senti l' venton mi tra la hararo…

La ŝtonoj ĉirkaŭantaj min estas kaĝo por mi
Tranĉanta l' flugilojn

Ne flugas mi eĉ ne mi tuŝas aeron,
Ĉielon kaj venton
Morgaŭ per flugiloj mi foriĝos
El l' labirint'

Kaj ŝvebos mi, kaj tie supre
Mi krios kanton tra l' vent'
Do morgaŭ per flugiloj mi foriĝos
El l' labirint'

Se fiaskos mi, se mortos mi
Mi vere mortos libere
Se falos mi, mi falos de pli alte ol iam vi iros

Eksteraj ligoj

l_antauxtago.1446642203.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)