Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_100a_fojo

La 100a fojo

TekstoTomas FREJARÖ
MuzikoLa Perdita Generacio
KantasLa Perdita Generacio (Tomio)

Omaĝo al Varsovia Vento okaze de ilia 100a elsendo.

Ĉi kanto venkis na “somerfrapo 2015” kaj ricevis la duan premion de “Kanto de la jaro” 2015.

Akordoj

(kapotasto je baro III, do sona tonalo estas F)

fajfado:
G D E Aadd9 A7
strofo:
/:DΔ7 /f# Em /d
A Aadd9/g D /a
DΔ7 /f# Em Gm D :(2: /d e f# )
ponto:
G D E Aadd9 A7
G Em D Aadd9
Em G E E7
Em Gm D A7

Teksto

la unua fojo certe resonoras
ankaŭ dua fojo daŭras en memor'
se la tria, kvina, deka fojo koras
papilio iĝis or'
nu, se eĉ la centa fojo nun okazos
tutsendube ĝi ne estas sen valor'
ja tavolo post tavolo ĝi emfazos
jen naskiĝas horoflor'
ja survoje aperis flugil'
aperis stela stil', malaperis krokodil'
aperas ke survoje la ventoŝirmil'
iĝis tro, tro eta
aperis glicirizo kaj dolĉa vanil'
estu preta
por momento kiam pluvas klorofil'
ĝis la centa fojo eble kalkuleblas
sed je mil tutsimple multas la amor'
kamaradoj, dum la verda vent' malfeblas
kore kantu kiel ĥor'
: kamaradoj, ni per agoj mondon meblas
jen naskiĝas horoflor' :

la_100a_fojo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)