La aŭto de la ĉefo
Fama REF-kanto. Post la unua fojo oni nur montras aŭ faras la sonojn, eble montras la radon aŭ kantas BRM BRM por la aŭto, sed ne kantas la vorton, ktp
Laŭ melodio: “Glory, glory halleluja”
Teksto
1. La aŭto de la ĉefo havas truon en la rad', (3-foje)
ni riparu ĝin per peco de maĉgum'.
2. La brm-brm de la ĉefo havas truon en la rad',…
3. La brm-brm de la (montri ĉapelsaluton) havas truon en la rad',…
4. La brm-brm de la (montri ĉapelsaluton) havas psss en la rad',…
5. La brm-brm de la (montri ĉapelsaluton) havas psss en la (montri cirklon), (3-foje)
ni riparu ĝin per peco de maĉgum'.
6. La brm-brm de la (montri ĉapelsaluton) havas psss en la (montri cirklon), (3-foje)
ni riparu ĝin per peco de mjam-mjam'.
Eksteraj ligoj
- http://familioj.komputilo.org/ref2005.html Renkontiĝo de Esperanto-Familioj
- la_auxto_de_la_cxefo.txt
- Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:00
- (ekstera redakto)
Diskuto