La bardo irlanda

E-tekstoW. Harvey
TekstoThomas MOORE
Origina tekstoThe minstrel boy
MIDIla_bardo_irlanda.mid

Teksto

Militon iris irlanda bard';
li frontante morton staris;
kun glavo, harpo kaj verdkokard'
por batalo sin preparis.
„Kantoland’” — deklaris li —
„la mond' vin perfidados.
Sed gardos vin per glavo mi,
per la harpo vin glorados!“

La bardo falis; al malamik'
li neniam ekgenuis.
Ne sonis plu lia harpmuzik',
ĉar la kordojn li detruis.
Kantis li: „Anim' de ver',
de amo kaj braveco,
muzikos vi nur en liber',
sed neniam en sklaveco!”.

QR-Kodo
QR-Kodo La bardo irlanda (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net