Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_bedauxranta_edzo

La bedaŭranta edzo

Teksto

Vi, fraŭloj feliĉaj, aŭskultu
konsilon de sperta vir’:
de ĉiu knabin’ edziniĝi
la sola estas dezir’.
Evitu ŝiajn kaptilojn,
ne fidu pri iu virin’!
Mi, malfeliĉulo, edziĝis,
sed ve!… mi bedaŭras ĝin!

Dum nia gefianĉiĝo
Ŝi estis kvazaŭ anĝel’:
ha! kiom da belaj promesoj!
ha! kia estonta ĉiel’!
Sed iam edziniĝinta,
ŝi iĝis diktatorin’…
Mi, malfeliĉulo, edziĝis,
sed ve!… mi bedaŭras ĝin!

Mi devas ordigi la hejmon
post mia ofica labor’;
mi devas varti l’infanojn,
plorantaj ofte en ĥor’!
Kaj dum tio ŝi tranvile
klaĉadas kun najbarin’!
Mi, malfeliĉulo, edziĝis,
sed ve!… mi bedaŭras ĝin!

Nur dum la ĉiusemajna
Esperantista kunven’,
ĉe glaso da bruna biero,
foriĝas mia ĉagren’.
Sed kiam mi hejmen revenas,
bastono atendas min!
Mi, malfeliĉulo, edziĝis,
sed ve!… mi bedaŭras ĝin!

Post tiu ĉi tera vivado,
— jen mia tutsola esper’! —
mi iros al la ĉielo,
ŝi certe al infer’!
Mi tiam feliĉa estos,
dum brulos la diablin’.
Mi, malfeliĉulo, edziĝis,
sed ve!… mi bedaŭras ĝin!

la_bedauxranta_edzo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)