Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_bela_knabin_de_l_kamparo

La bela knabin' de l' kamparo

MuzikoLaŭ germana melodio
Esperanta tekstoJan Van SCHOOR

Teksto

Ŝi estas ja floro kreskinta en kamp',
pli bela ol urba fraŭlino;
ŝi estas fortika, ŝi estas knabin'
kun bona koret' en la sino!
Ja multaj ameme okulas al ŝi;
sed vane eĉ reĝo aŭ caro
ne rabus la koron per ruz' aŭ per fort'
de l' ĉarma knabin' de l' kamparo!

Kaj dum la kermeso mi dancas kun ŝi,
rapide ni ja ne laciĝas;
tenante ŝin preme ĉe varma la brust';
ha! kiel feliĉa mi iĝas!
La homoj ridete rigardas al ni
kaj miras pri bela la paro;
fiere mi marŝas al mola la brak'
de l' ĉarma knabin' de l' kamparo

la_bela_knabin_de_l_kamparo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)