Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_beleco

La beleco

Teksto

Mi sentas la ĉeeston de l' komenco kaj la fin'
Kiam mi vagadas en Helsinko aŭ Berlin
Viviga malsterilo, foresto de la prem'
La sento de trankvilo dum mi estas nur mi mem
Mi legas la mesaĝon de afiŝ' en stratangul'
Mi transiras en la kaĝon novaj revoj por revulo

Refreno:

La beleco de malpur'
Kaj la fendoj en la mur'
Loko por la alispec'
Malperfekto kaj eblec'

Revenante hejmen mi rigardas ĉirkaŭ mi
Mi vidas la fasadojn kun perfekta harmoni'
Ne gravas kiel zorge observadas la okul'
Troviĝas nek raspaĵo, difekteto aŭ makul'
Sed mi pensas ke makulo foje povas resti sem'
Kiu kreskos kun beleco, freŝaj branĉoj kaj vivem'

Refreno

Kaj en la ombroj vivas
kaj en mallum' aktivas
Alternativ'
Kaj de l' subgrundo sonas
La kamton mi rekonas
Plenan je viv'

la_beleco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)