Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_blinda_knabo

La blinda knabo

TekstoJ. J. L. Ten KATE
MuzikoJef Van HOOF
E-tekstoJan van SCHOOR
Originala titoloDe blinde Knaap

Teksto

Panjo, restu apud mi,
diru, kiel flors flor’,
diru kiel la kampar’
brilas en bril’ de l’aŭror’!

Panjo, ŝatus vidi mi
ĉion ĉirkaŭanta min:
sed unue ŝatus mi
unufoje vidi vin!

Bela estas la floret’,
oni diras, kaj la land’,
la rozet’ kun sia kron’
kaj la bird’ kun sia kant’!

Bele sonas via voĉ!
kiel kant’ de najtingal’;
ĉu pli bela povas do
esti sunobril’ en val’!

Ĉie vagas mi, ho ve!
Tra malluma land’ sen lim’
Panjo, restu apud mi:
sola min ekkaptas tim’!

Kiam kantas vi, patrin’,
laŭ anĝela melodi’:
paradizon en sunbril’
sin bananta, vidas mi.

Panjo, ŝatus vidi mi
ĉion ĉirkaŭanta min;
Sed unue ŝatus mi
unufoje vidi vin!

la_blinda_knabo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)