Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_bosko_fraksena

La bosko fraksena

TekstoJohn OXENFORD
MuzikoC. HUGHES
E-tekstoWilliam HARVEY
KantasAkordo
Origina titolo: Llwyn Onn (kimre), The Ash Grove (angle)
MIDIla_bosko_fraksena.mid

Teksto

La bosko fraksena tre klare parolas
Per vortoj blovataj de l’vento el ĝi;
Dum sur ĝiaj branĉoj sunlumo briletas
Vizaĝoj amataj rigardas al mi.
En revo malnovaj amikoj aperas,
Vekiĝas memoroj pri ĝojo kaj plor'.
Kun flustro mallaŭta folioj susuras
Ĉe la bosko fraksena, la hejmo de l'kor'.

Ne plu mi ridadas, la paŝoj peziĝas,
Ariojn malnovajn aŭdadas orel',
Pri tagoj de ĝojo mi nun enpensiĝas,
Amikoj revenas al ter' el ĉiel’.
En ĉiu angulo vidiĝas najbaro,
La karaj vizaĝoj ne plu estas for:
Rigardas min ame malnovamikaro
El bosko fraksena, la hejmo de l'kor'.

la_bosko_fraksena.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)