La cikonio

TekstoHendrik MUYLDERMANS
MuzikoEm HULLEBROOCK
E-tekstoJuul KARNAS

Teksto

Ĉe preta jam lulilo,
kun sama korinklin’,
la manoj en la liaj,
ŝi alrigardas lin.
Pri dolĉa infaneto
parolas ŝi kaj li,
pri l’baldaŭ alportota
de l’kara cikoni’.

Patrino jen diras, ĝojbril’ en l’okul’:
„Ho, estos kanbeto, la ĉarma etul’;
al patro simila laŭ nom’ estos ĝi,
sed ankaŭ laŭ bono kaj laŭ energi’!

La cikoni vokas
kun gaja freŝa ton’:
„La vintro malaperis,
revenas belsezon’!”
Sur buŝ l’edzion kisas
la edz’ kun afekci’:
„Arentu, karulino,
pri l’cikonia kri’:

Knabino ĝi estas, la dolĉa idet’,
de sia patrinjo mirinda portet’;
laŭ ŝi ĝi nomiĝos, kaj kiel virin’
ĝi estos afabla, fidela sen fin’!”

Ĉu cikoni’ aŭskultis
la vortojn ĉe l’lulil’?
Dum nokto jen alvenis
filin’ kaj ankaŭ fil’.
Plenumis do deziron
de ambaŭ, ruza best’,
ridante ĝi reflugis
al sia propra nest’!

Infajojn ja nomis gepatroj laŭ si,
kaj ili grandiĝis en la famili’:
en dom cikonio revenis kun bru’,
sed tamen ĝemelojn alportis ne plu.

QR-Kodo
QR-Kodo La cikonio (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net