Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_cxarma_arbo

La ĉarma arbo

MuzikoG.B. Briano
E-tekstoG.B. Briano
MIDIla_cxarma_arbo.mid

Teksto

Kiam ni estas sur montopinto
regon jen festos spac’ kaj ĉiel’.
En suba foro restus post ŝultroj
ĝemoj de l’koro en valo-fund’.

Refreno:
Tie ni plantos sur la mont’
branĉeton per la propra man’
kaj de la ĉarma arbkreskont’
alvenos ja nur am’.
Finalo:
Venos am’, venos am’, venos am’.

Kiam ni estos sur pala Luno
regon jen festos spac’ kaj ĉiel’.
En vasta foro restos post ŝultroj
ĝemoj de l’koro sur Ter-surfac’.

Refreno

la_cxarma_arbo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)