Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_diferenco

La diferenco

Muzikomelodio de MOZART: Brüder, reicht die Hand zum Bunde
Esperanta tekstoJ. BURGER
Tipotraduko

Teksto

Pastro sidas sur balkono,
En la mano ora mono
Ĵus pagita de la ŝtat'.
Por laboro liverita
— Ne utila — sed spirita — :
Kvincent markojn en monat'.

En fabriko laboristo
Laboregas kun persisto,
— Monon tre bezonas li;
Venas la salajrotago:
Nur cent markojn — tuta pago —
Por multnombra famili'.

Pastro laŭdas karan dion,
Ege ŝatas religion:
En kontento vivas li;
Sed proleto ĉe nenio
— Ĉar al li ne helpas dio —
Emas al revoluci.'

la_diferenco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)