Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_dimancxaj_fotoj

La dimanĉaj fotoj

MuzikoEric LANGUILLAT (inicialoj d.c.)
Esperanta tekstoEric LANGUILLAT (inicialoj d.c.)
Esperanta plenumoEric LANGUILLAT (inicialoj d.c.)
Tiponova teksto

Teksto kaj muziko : Eric Languillat

Teksto

Mia memoro ne plu povas disigi
La dimanĉojn de kutim'
Vi tiam bone sciis min instigi
Vin foti de korpo ĝis anim'

Insiste petis de mi fari fotojn
Je suna veter', je pluva veter'
Pri via belo fari bildajn raportojn
Je varma somer', en vintra aer'

Kiom da fotoj de vi ĝis nun kolektis mi?
Dimanĉa fotad': nepra ago!
Kiom da fojoj kiam simple perfektis vi?
Beleco en kadr': via pago!

Kiom da fotoj de vi ĝis nun kolektis mi?
Dimanĉa fotad': nepra ago!
Kiom da fojoj kiam simple perfektis vi?
Beleco en kadr': via pago!
Kiom da bildoj de vi ĝis nun kolektis mi?
Dimanĉa fotad': nepra ago!
Antaŭ fotiloj ĉiam simple perfektis vi!
Beleco en kadr': via pago!

Eksteraj ligoj

la_dimancxaj_fotoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)