Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_dolcxo_de_la_majo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La dolĉo de la Majo

MuzikoKapriol'
Esperanta tekstoKapriol' laŭ inspiro de mezepoka nederlanda kanto “Het zoetste van de Mei”

Teksto

En la dolĉo de la majo
ĝoje iris mi
Tie, profunde en la val'
Kie la floroj koloris pli, alvenis mi
La majo tre abundis
Plenornama estis ĝi
Sed mi apenaŭ vidis ĝin
ĉar kiel staris ŝi, ŝin trovis mi
Tie mi trovis sola ŝin
La orajn harojn ligis ŝi
ĉe la klara riveret', (ĉe la klara riveret')
Tien, do al ŝi, migris mi
Kiam ŝi min ekvidis
Ruĝe koloris vang'
Estis klare, rigardante ŝin
Senintence, sen ornam', montriĝis am'
Afable mi salutis ŝin
ŝi reciproke min
Bonan tagon diris mi
Konfidon ricevante jam de ŝi
En la dolĉo de la majo
ĝoje iris mi
Tie, profunde en la val'
Kie la floroj koloris pli, alvenis mi

la_dolcxo_de_la_majo.1386186492.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)