Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_dom_de_levigxanta_sun

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La dom' de l' leviĝanta sun'

E-tekstoManfred Ratislav

Usona kanto el la 19-a jarcento

Teksto

Jen dom' en Nova Orlean'
konata estas ĝi.
Pereis multaj inoj jen,
Sinjoro, ankaŭ mi.

Ankoraŭ estus hejme mi,
Kaj estus ĉe l' patrin' .
Sed mi tro stulta estis ja,
Forlogi lasis min.

Ho, mia kara fratinet' ,
Ne agu kiel mi!
De l' dom' de l' leviĝanta sun' ,
Fortenu vin de ĝi.

Al Nova Orleano mi,
Reiri devas nun,
Plu vivi tie en la dom' ,
de l' leviĝanta sun' .

la_dom_de_levigxanta_sun.1233963858.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)