Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_du_fagoj

La du fagoj

Teksto

Mi vidis du fagojn en densa arbaro
enbrakumiĝintajn per ama ardaĵ’.
Detere ĝispinte sin vindis la paro,
jarcente trinkanta de l’ama dolĉaĵ’…

Ho fagoj, mi diris, vi estas belegaj -
en ĝoj’ kaj malĝojo vu kunas ĝis nun!
Nek ŝtormoj timigaj, nek tagoj varmegaj
ĝin rompas, la kison pasian, nek sun’…

Envia nun estas la Amo, la via!
Ĝojigas ĝi ĉiam pasantojn sur voj’!
Sed kiel estiĝis ĝi tiel pasia
kaj kio sigelis la ligon ĉi foj’?

Magio timiga? Edzeco? Ĉu vere?
Aŭ ĵuroj, la amaj? Vi diru al mi!
Malŝate la fagoj silentas severe
kaj plue sin kisas, sin kisas sen fin’!

la_du_fagoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)