Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_espero-blus

la espero-blus’

Teksto l.l. zamenhof
Muziko ĝ. mole
Kantas ĝ. mole

noto: en White Stok, malgranda sed multnacia vilaĝo en la profunda usona sudo, naskiĝis Elizeer Louis Zamenstrong.
por unuigi la diverslingvan homaron li kreis internacian lingvon kaj movadon por ĝi.
jen la himno de tiu movado.

Teksto

en la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.
ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion;
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.

tiu estas la espero-blus' de lazaro ludoviko
zamenhof

sub la sankta signo de l' espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.
forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj,
sed dissaltos la obstinaj baroj
perla sankta amo disbatitaj.

vivu la verda stel'

la_espero-blus.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)