Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_evangelio

La evangelio

Muzikomelodio de: Kærlighed til Fædrelandet
Esperanta tekstoH. E. Jensen
Tiponova teksto

Teksto

En la mondo, geamikoj,
strangan rolon ludas ni;
floro inter la urtikoj
vivas nur en nostalgi',
kaj sopiras ni, infanoj
de la ver', al samcelanoj.

En la mondo sonis voĉo,
brilis lumo en malhel',
sonis ne al ni riproĉo
kiel tondro de l’ ĉiel', —
en de l’ mondo agonio
sonis la evangelio.

Al kaptitoj en karcero,
al blinduloj en malhel'
sonas voĉo de l’ espero,
venis graco de l’ ĉiel'.
Al lamul' la Majstro diras:
„Iru!” kaj la homo iras.

Sed mortigis la profeton
mizeruloj sur la ter',
mokis nur la parakleton
sen kompreno de la ver'
kaj respondis per eksplodoj
nur al Diaj la klopodoj.

Kaj laŭ sama la praktiko
agas ankaŭ nun la mond';
la rezulto — ho, amiko!
jen ĉiela la respond'
al la homa teorio,
al la revo sen konscio!

Jen, amiko, la kondiĉo
de la riĉo sur la ter',
fundamento de l’ feliĉo
kaj de l’ ĝojo kaj esper'!
Jen interna la ideo:
Al la vero la obeo!

Do, vi cedu al la voko,
anoj de la verda rond',
sen atento pri la moko,
persekuto de la mond',
Al la venk' en vort' kaj kanto
nin subtenu Esperanto!

la_evangelio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)