Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_fantoma_lum

La Fantoma Lum'

Kantas Persone, muziko & teksto: Bertilo WENNERGREN

Teksto

Jen mi iras sub la ĉiel'
Nokte nigra, nenie estas stel'
For Alkoro kaj for Mizar'
For la Granda Ursin'
De l' momento kiam mi vidis vin
Mi navigas sen la stelar'

Ĝi okazis en mondkongres'
Mi ripozis de bruo kaj de stres'
En la kafejo de l' junular'
Koro kiel glaci'
Kaj subite staris vi apud mi
Vi belis plej sen ajna kompar'

Refreno:

La fantoma lum'
Brilis en la nokto kiel sun'
La fantoma lum'
Ĝi blindigis min
Frenezigis min
Mi ne povas pensi plu
Mi ne vidas ion ajn krom vi

Sola nokto por sola kor'
En via sin' forgesiĝis la angor'
Trans prudento kaj trans jarar'
Vi min tuŝis sen tim'
Sed nun vi estas for en la malproksim'
Mi atendos ĝis Januar'

La fantoma lum'
Brilis en la nokto kiel sun'
La fantoma lum'
Ĝi blindigis min

Refreno

Jen mi iras sub la ĉiel'
Nokte nigra, nenie estas stel'
For Alkoro kaj for Mizar'
For la Granda Ursin'

la_fantoma_lum.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)