Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_fina_venk

La fina venk'

Muzikoi.d.c.
Tiponova teksto
Originala plenumoi.d.c.
Originala tekstoi.d.c.

Ekzistas similnoma kanto “La Fina Venko” de La VIPoj.

Teksto

Sonja perdis jam ĉiun esperon
Kuŝas nun en malaktiv'
Priatentas nur flankajn aferojn
Ŝi vivetas sen perspektiv'

Jes ŝi povus iĝi la viktim'
De malbonuloj kun fiprojekt'
Kiuj varbadas ĉiam en proksim'
De knabinoj sen protekt'

Refreno, 2-foje:

Se vi stimulos al nia progres'
Vi kontribuos al la bel' de nia ret'
Se vi ne dubos pri nia sukces'
Al vi ni ŝuldos parton de la fina venk'

Por malhelpi al ilia krim'
Por ŝin savi de aĉa sekt'
Ni ŝin konvinku per brila esprim':
Ni estas pli bona elekt'!

Refreno, 2-foje
la_fina_venk.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)