Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_fisxistfilino

La fiŝistfilino

Teksto/MuzikoAugust ŠENOA
E-tekstoZ. REHORIĆ

Origina titolo: Ribareva kći

Teksto

En regiono de cent mejloj,
Plej bela, ĉarma knabin',
Estis konata juna Janja,
De la fiŝist' filin'.

Vinbere dolĉas ŝiaj lipoj,
Kiel abio la svelt'.
De fiŝo klaraj la okuloj,
De najtingal' talent'.

El urbo kapti fiŝojn venis
Bela kaj ĉarma junul'.
Li ŝin havis kaj forlasis.
Ho, Janja, kion nun?

Kiam fiŝisto reton tiris,
Fiŝon ne kaptis li.
En la reto morta kuŝis
De la fiŝist' filin'.

la_fisxistfilino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)