Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_flago

La flago

Muzikomelodio de: Der er ingenting, der maner
Esperanta tekstoC. Graversen
Tipotraduko
Originala tekstoAxel Juel

Teksto

Pli ol io ajn admonas
nia flag' dum suprenir'
kunlevante niajn korojn
pli ĉielen per inspir'.
Jen plaŭdegas ĝi je sono
de flamanta ag-ordono,
jen flirtetas dolĉe, flustre
pri plej kara nia sci',
pri — ne via, mia — sed pri
senmorteco de l’ naci'.

Super ĉiuj pragepatroj
ĝi ondadis sen rival',
super milda ton' de paco
kaj milita plagfatal'.
Ĝi instigis dum danĝero.
Ĝi triumfis je konkero.
Feston moran ĝi hejmigis
fore sur la mara rond',
kaj ĝi estis dum pereo
lasta ĝem' el ŝaŭma ond'.

Tial estu salutata
vi, standard’, dum suprenir',
kunlevante niajn korojn
pli ĉielen per inspir'.
Kaj popol' kaj land' vi estas,
niajn revojn manifestas.
Via blanka kruc' sonigu
super fremdaj rod' kaj plac',
eĉ se tuta mond' militas:
„Mi, Danlando, estas pac'.”

la_flago.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)