Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_flamoj

La flamoj

MuzikoHans Honoré
Esperanta tekstoHans Honoré
Tiponova teksto

Teksto

Jen tuta la ĉielo
ruĝiĝas de milit';
ni tamen por la celo
laboru sen ekscit'.
En malfeliĉa mondo
l’ esperon havas ni,
ekzistas verda rondo
ankoraŭ tie ĉi,

Eĉ se la pac' forestas,
revenos certe ĝi;
kaj la Ideo restas
eterne ja ĉe ni.
Rigardas ni, la anoj,
la ruĝon de l’ ĉiel',
sed inter ruĝaj flamoj
jen brilas verda stel'.

La rondo pligrandiĝas,
antaŭen iras ni;
l’ espero ne rompiĝas,
ankoraŭ vivas ĝi.
Ankoraŭ estas amo
en nia homa kor',
jen ankaŭ brilas flamo
— sed verda en kolor'!

la_flamoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)