Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_flandra_leono

La flandra leono

Esperanta tekstoA. GRABOWSKI
Tipotraduko
Originala titoloDe Vlaamsche Leeuw
Originala tekstoH. VAN PEENE

Teksto

Neniam kvietigos
leonon flandran vi;
li ĝuos liberecon,
nenion helpos kri'.
Neniam kvietiĝos,
dum vivos ni, leon',
dum havas li ungegojn
kaj dentojn, laŭ bezon'.

Rekantaĵo:

Neniam kvietiĝos,
dum vivos ni, leon',
dum havas li nngegojn,
kaj dentojn, laŭ bezon'!

La temp' forglutas urbojn
kaj falas iam tron',
sed ne perlos nia
popolo kun leon'.
Almarŝas malamikoj,
minacas mort-furi',
ni ridas pri danĝeroj,
leono apud ni.

Rekantaĵo

Batalas li jarmilon
por flandra, kara sort',
kaj restis li potenca
kaj en juneca fort'.
Pensante ke li svenis
altiras vi kun mok',
minace kaj terure
leviĝas li el lok'.

Rekantaĵo

Kaj se intencas oni
per fals', perfid', en fin'
surprize lin ataki,
malliberigi lin.
Atentas li pri ĉiu
suspekta via gest',
hirtigas kolhararon,
kaj muĝas reĝa best'.

Rekantaĵo

Sufiĉe da incitoj!
jen venĝos potencul':
al malamik' li saltas
kun fajro en okul'.
Disŝiras li kaj rompas
en la batal-furi',
de sango makulite,
triumfe muĝas li.

Rekantaĵo

la_flandra_leono.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)