Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_fluanta_tajdo

La fluanta tajdo

MuzikoGeorge Frederick Root
E-tekstoAntoni Grabowski
TekstoHarrison HILL
Originala titoloTramp, tramp, tramp
MIDIfluantatajdo.mid

Teksto

Jen la kanto de kuraĝ',
Por maristoj dum vojaĝ',
Ĉar kuraĝon ĉiam donas melodi'.
Do kunkantu, maristar'!
Vi la rajton havas, ĉar
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!

Refreno

Kantu, kantu kamaradoj!
Gloran estantecon havos vi:
Estas bela la ĉiel',
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni! (2-foje)

Kontraŭ vento, kontraŭ ond'
Kunbatalis nia rond';
Post la nuboj ofte kaŝis sin la stel'.
Sed la tajdo venas nun,
Sin prezentas oportun',
Kaj la stelo klare brilas sur ĉiel'!

Refreno

Do altiĝu nun la kor',
La ventegoj pasis for,
Kaj la bordon preskaŭ vidi povas vi.
Helpa vento blovas nun,
Kaj ekbrilas varma sun.
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni'

Refreno

Levu velojn al ventet'
Levu voĉojn al kantet'.
Levu korojn al ĉiama la esper'!
Kaj altiĝu la kuraĝ',
Ĉar la fino de l' vojaĝ'
Estas nepre la triumfo de l'afer'.

Refreno
la_fluanta_tajdo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)