Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_frauxloj_bonfartas

La fraŭloj bonfartas

Teksto/MuzikoChr. MALM
E-teksto Poul THORSEN

Teksto

La fraŭloj bonfartas, ho jes.(2-foje)
Post ĉiu diboĉo neniu riproĉo
la fraŭloj bonfartas, ho jes…

Mi havis amikon, ho ve!
Li ekhavis edzinon, diablan maŝinon!
Se estus li fraŭlo, ho, ve!

Se venis nur vorto el voĉ',
ŝi diris la reston, ĝis li familiestro,
forkuris al fraŭla diboĉ’.

Pro galo ŝi mortis kun ve’.
Sed la diablino kriaĉis ĝis fino:
“Jam fraŭlo li estos nun re!”

Starante ĉe l’tomba tranĉe'
li tute ne ploris, sed mute humoris,
ĉar fraŭlo bonfartas, ĉu ne?

Sed tuj en libero li, he!
komencis cerbumi, virinojn amumi,
fraŭlecon preferas li tre.

Sed baldaŭ rekaptis lin in’.
La unua terura, la dua vipura!
Revenu, no fraŭla kutim’!

Nun en la gastejo ni du
ĵuras ĉe la botelo, ke en la ĉielo
ni vidos nin fraŭloj, ju hu!

la_frauxloj_bonfartas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)