La gasto

MuzikoN. Bagge
Esperanta tekstoP. Th. Justesen

Birdeto sidis sur nesto sia.
Surbranĉe kantis amiko ĝia
pri amo, suno kaj foliaro,
pri elkovota infanetaro.

Alvenis fremda birdego kruda,
ŝajnig-amika, real-entruda.
Ĝi diris ride: „Jen granda ovo.
Senpage tute! Sukcesa kovo!”

Koviĝis idoj, eĉ tuta kvino,
tro granda aro por birdpatrino.
„Pli! pli!” kriegis la malsatuloj.
Neniam ĉesis manĝaĵpostuloj.

La granda kaptis senmanke ĉion,
kreskadis, kriis, postulis plion.
Malsate mortis la nesta kvaro,
la origina birdetidaro.

  • la_gasto.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:03
  • (ekstera redakto)