Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_goeleto

La goeleto

Esperanta tekstoC. BICKNELL
Tipotraduko
Originala titoloThe Keel Row
Originala tekstoJames HOGG

Teksto

Mi aŭdis la kanteton,
kanteton, kanteton,
mi aŭdis la kanteton
de ĉarma fraŭlinet':
“Maristo min amanta,
amanta, amanta,
maristo min amanta
revenas en ŝipet'.

“Kaj ho, la blua ĉapo,
la ĉapo, la ĉapo,
sur lia kara kapo,
kun neĝa blankrozet'!
Alvenos li ridante,
ridante, ridante,
donacon alportante
por mi en goelet'.”

Li teren baldaŭ remis,
alremis, alremis,
kaj liajn lipojn premis
la ĉarma fraŭlinet'.
Kaj ili nun kantadas,
kantadas, kantadas:
“Ni gaje kunvivadas,
sed ne en goelet'.”

la_goeleto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)