Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_granda_kermeso

La Granda Kermeso

Kantas Kajto, aŭtoroj Poul THORSEN kaj Nanne KALMA

Teksto

Ni venis en Mondon, hazarde, pasie
Ni tute ne trudis nin por la eniro
La viv-karuselo nin svingas ebrie
Kaj lasas nin sobre sur brua foiro
Ni flugas senzorge tra tempo junula
Ni plugas tra aĝo matura, regula
La jaroj severe tik-tak-inventaras
Ĝis kvote kaj kvite kaj stumble ni staras

Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso

Ni lasas la Mondon, hazarde, hezite
Nur kelkaj petegas pli baldaŭ eliri
Tumulto de l'tagoj silentas subite
Finita la streĉo sukcesojn aspiri
Jam vanas subiĝi al novaj postuloj
Rikanas dubemo sardonaj speguloj
Sed floro velkinta plensense odoras
Pasintajn somerojn ni milde memoras

Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso

la_granda_kermeso.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)