La Granda Piramido

Teksto

1. Anas mi en la sklavaro ĉe la granda piramid’;
ĉe l’ bazo ŝtonojn devas ni glatigi.
Kaj ni penas kaj ni ŝvitas laŭ la reĝa pundecid’,
la kvoton devas ĉiu sklav’ satigi.
Se vi venis tien ĉi
mallibera restos vi.
Nia tombo estos en sennoma truo;
sed la reĝo estas glora fil’ de l’ Suno.

2. Post dekoblaj pordrigliloj, post dekobla ferserur’
la Riĉeco en salonoj kortegumas.
Ne minacas io tie, ignoreblas la terur’;
la kvietajn halojn oliban’ parfumas.
Kaj se indas morton ni,
aŭ vergiĝos vi aŭ mi
la aliaj ja plenumas la verdikton;
la supruloj nur dekretu la edikton.

Flanktemo: Sed en nokta mallum’
aŭdiĝas nia kantzum’
kiun aŭdas tra l’ vento la moŝtoj:
Pri iu praa popol’
kiu turegon de ŝton’
al Ĉielon celis konstrui.
Sed ju pli alta la tur’
des pli kreskis la mur’
inter supruloj kaj la aliaj.
Kaj fine ĝi altis tiom
ke la subaj kaj supraj
ne plu unu komprenis l’ alian;
tio faligis la turon fian.

3. Al mi ŝajnas ke ja en ĉiu temp’ kaj en ĉiu popoltip’
kelkaj homoj celas krei piramidojn
kie ili supre regas kaj ordonas per la vip’
kaj la subaj nur obeu la decidojn.
Se sed la moŝtoj en Ĉiel’
ne plu zorgas pri kompren’
kaj distingas sin de l’ serveganta hom’
la piramidoj estos ja ilia tomb’.

Eksteraj ligoj

QR-Kodo
QR-Kodo La Granda Piramido (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net