La grizeco

Muzikoi.d.c.
Tiponova teksto
Originala plenumoi.d.c.
Originala tekstoi.d.c.

Teksto

Tiom malbonis mia ag'
Ke alvenis nun la tag' de enda konfes'
Tiom malpuris mia am'
Ĝi nur estis la ornam' de falsa promes'
Sen fervor', perdita nun en la grizec'
Mi ĝemadas kiel vundita best'
Ĉu anĝela voĉo flustros al mi?

Malantaŭ nuboj brilas la sun'
Kaj venos la pardono post la pun'
Pro forta vento ploros l'okul'
Sed tiel malaperos la nebul'
Malantaŭ nuboj brilas la sun'
Kaj venos la pardono post la pun'
Pro forta vento ploros l'okul'
Sed tiel malaperos ankaŭ la dika nebul'

Ĉu de hontiga konfidenc'
Estas justa konsekvenc' la hela lum'?
Ĉu pro misuzo de potenc'
De perfida elokvent' min frapos la fulm'?
Maltrankvilas mia peza kulpa konscienc'
Mi ja pagus ĉiun prezon por nova komenc'
Ĉu min helpos la anĝela voĉ' aŭ nur mi mem'?

QR-Kodo
QR-Kodo La grizeco (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net