Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_homa_familio

La homa familio

Teksto/Muzikolaŭ Fred Dallas
E-tekstoReto ROSSETTI

Teksto

Apartenas mi al grandega famili'
Po mil en ĉiu tago ni kreskas ĉiam pli.
La nom' ne estas Baker aŭ Bruno aŭ Stein,
Sed la nomo komuna por ĉiu ajn:

La homa famili' kreskemas,
La homa famili' dissemas
Pacon kaj amon por nova mond'.

Kun frato en Pekin, fratino en Brazil',
Mi estas de l’ homaro feliĉa fil'.
Egale kiu lando, jen ĉie mia frat',
Egale kia haŭto, la kredo aŭ klimat'.

Ministo en Natalo, kampulo en Liban'
Eskimo en Kanado, forĝisto en Vjetnam',
Al la gejŝo japana, la gaŭĉo sur savan',
Trans monto kaj maro ni kriu kun aklam':

De suda pacifiko ĝis la Siberia mar',
Kun ĉiu hom' mi estas en plena solidar'.
Sed naŭzas min uloj de murdo kaj milit',
Ni lokon ne havas por tia spirit'.

Ĉi mondo ĉu edeno ĝi estu aŭ gehen',
La homo ĉu demon' aŭ sankta madon';
En ĝojo aŭ mizer', en kelo aŭ liber',
La forto de l’ detru' sin turnu al konstru':

La homa famili' kreskemas,
La homa famili' dissemas
Pacon kaj amon poi nova mond'.

la_homa_familio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)