La hudsonaj ŝipoj

Teksto

Se ne timas vi la bruon de la akvo sub helic'
kiel mi, kiel mi,
se l'baraĵoj malbenindaj estas por vi nur delic',
sur Hudson montriĝu via inĝeni' johoho

Kiu sklave ne laboris dum rivera akcident'
kiel mi, kiel mi,
kies korpo ne rigidis, dum noktfride klakis dent',
sur Hudson montriĝu via inĝeni' johaho

Vapor' nin pelu jam por ke
ni estu frue en infer' johoho johoho

Se vi aŭdis nokte kanton de ŝipanoj kun barbar'
kiel mi, ho kiel mi
se vi pensas esti viro, se ne ĝenas vin skandal'
sur Hudson montriĝu via inĝeni'

Kiu restas naivulo, kiun ne ebriis rum'
kiel min, kiel min
kiu ŝatas eĉ droninte sian ŝipon gvidi plu
sur Hudson…

Se vi havas truan ŝuon kaj malsatas en mizar'
kiel mi,…
se vin logas nokte senti la fetoron de l' infer'
sur Hudson…

Kiun morto ne timigas, kiu solas en la viv'
kiel mi, kiel mi
kies kor' en ĝusta loko, kiu estas vera vir'
sur Hudson montriĝu via inĝeni'

QR-Kodo
QR-Kodo La hudsonaj ŝipoj (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net