Muziko | Melodio de: Och hör du där i skogen |
---|---|
Esperanta teksto | G. O. KARLSSON |
Tipo | nova teksto |
Jen hundo iras sur vojet'
kun peco de viand'.
Alvenas ĝi al riveret'
kaj haltas ĉe la rand'.
Transverse super la akvar'
sin trovas eta pont'.
Okazis tie nun erar'.
— Jen estas la rakont'.
Sur ponton kuras nun la hund',
rigardas al torent'.
Mirinda vido en la fund'
nun estas grava tent'.
Ĉar tie same kun viand'
hundeto trovas sin.
Avare nia enviant'
ekprovas rabi ĝin.
Sed kia granda malprudent'!
Faligas nun la hund'
viandon sian. En moment'
ĝi kuŝas sur la fund'.
Memoru tiun fablon, hom'!
Kontenta estu vi!
Ne donu aĵon por fantom'!
Vin gvidu la raci'!