La Internacio

MuzikoP. Ch. Degeyter
TekstoE. Pottier
E-tekstoKalocsay Kálmán
E-teksto 2J. Zilberfarb
MIDIla_internacio.mid

Teksto

Leviĝu, proletar' de l' tero, leviĝu, sklavoj de malsat' !
La Vero tondras en kratero, sekvos finofara bat' .
La paseon plene ni forviŝos, amasoj, marŝu, kresku ni!
La mond' en fundament' sanĝiĝos, ne nul' , sed ĉio estu ni!

Refreno:

Por batal' , por la lasta, unuiĝu nia front',
internacia estos la tuta homa mond'!

Ne estas super ni defenso, nek reĝ' , nek Dio, nek patron' .
Kreantoj, ni nin savu mem do, luktu por komuna bon' !
La rabaĵon preni de l' rabisto, spiriton savi de l' karcer' ,
ni blovu fajron kun persisto, kaj batu ni, dum ardas fer' !

Refreno

Ni, laboristoj, ni, kampuloj, partio granda de l' labor' !
Al ni la ter' laŭ justreguloj, parazit' sin portu for!
Ja grasigos multajn nia karno, sed malaperos ĉe l' aŭror'
la korva kaj vultura svarmo, eterne brilos suna glor' !

Refreno

-ls-

Teksto 2

Leviĝu, en mizer' dronanta
Sklavar' malsata de la ter'!
Raci' nin vokas indignanta
Al mortbatalo pro l' liber'.
Malnovan mondon ni detruos
Ĝis fundament' de l' tirani'
Kaj nian novan ni konstruos:
Ne nuloj — ĉio estu ni!

Refreno:

/: Por finlukto socia
Ni grupiĝu en rond“,
Kaj la Internacio
Triumfu en tutmond'!:/

Ne la cezar', nek dia volo
La savon portos de l' tiran, —
Liberon donos al popolo
Nur ĝia propra forta man'.
Por ke pereu la rabuloj,
Por liberiĝu la spirit',
Varmegan feron la forĝuloj,
Ni forĝu mem sen intermit'.

Refreno

Premegas ŝtato laboriston,
Imposto kaj konstituci';
Favoras nur ekspluatiston,
Favoras nur al tirani'.
Sufiĉe da suferricevo.
Laŭ egaleca la leĝar.
Neniu estas rajt' sen devo,
Nek iu devo sen rajtar'.

Refreno

Apoteoze abomenaj
La reĝoj de minar' kaj rel'
Ja estis ĉiam tro senĝenaj
En sia parazita ŝtel'.
En kas' konservis la friponoj
Produktojn niajn de l' labor',
Do per devigo al redonoj
Niaĵon nur ni prenos for.

Refreno

Estrar' nin trompis artifike, —
Por ni do — pac'! por ĝi — milit'!
Rompinte, la armeojn strike
Ni lasu l'vicojn sen hezit'.
Insistis niaj kanibaloj,
Ke kuraĝuloj estu ni, —
Do kontraŭ propraj generaloj
Ekpafos baldaŭ la gvardi'.

Refreno

Nur ni, laborarmeaj eroj,
De l' urboj kaj de la kampar',
Posedas rajton pri la tero!
Vi iru for, parazitar'!
Kaj se por via bando puno
Alvenos en la flamribel',
Por ni ekbrilos hela suno
Radiadante en ĉiel'.

Refreno

QR-Kodo
QR-Kodo La Internacio (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net