Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_kanto_de_danlando

La kanto de Danlando

Esperanta tekstoC. Graversen
Tipotraduko
Originala titoloJeg har sortnende Hede
Originala tekstoSeren Hallar

Teksto

Erikejo malhela, lumanta dunaro
ekstreme en nord'
kaj pli sude bordaroj, helverda muaro
ĉe belto kaj fjord',
grenabundo sur kampoj, ondanta najbaro
de domo kaj kort', —
plensufiĉe mi havas sur tero, en maro
por via komfort'.
Mi, Danlando, patrine parolas, kaj jen mia vort'.

Vi hejmigis la landon, jam kiam molestis
glacia la front'.
Kaj laŭ sorta favoro trankvilaj vi restis,
dum sangis la mond'.
En honesto, libero kaj paco vi nestis
laŭ ĉiu rakont'.
Tamen gardi la vian kapablaj vi estis
kaj morti sen hont'.
Mi, Danlando, patrine parolas, por deca respond'.

Ĉu vi nun ŝanceliĝas? Ĉu ĉio perdita
el via hered'?
Ĉu nun trafis vin io tro peza, insida,
por fortoj kaj kred'?
Ĉu jam velkis la viroj, pro virto mucida,
morala retret'?
Ĝu nun venĝas sin via kverelo senbrida
per puna impet'?
Mi, Danlando, patrine parolas, — ĉu decas la ced'?

Mi esperas, ke volo pli forta aperu
el puno kaj prem',
ke anstataŭ maldeca disputo prosperu
konkorda seren'.
Vi konstruu ŝirmilon al mi kaj fieru
pro garda posten',
kaj ke iu min trompu, vi ne plu toleru,
li distru sin mem.
Mi, Danlando, patrine parolas, ordonis mi jen:

Miaj kampoj, arbaroj kaj valoj ja ravas
vin eĉ en la kor',
erikejo kaj strando ja same vin savas
el prema dolor'.
Nur ĉe mi vi ja hejmas, etoson ja trafas
por lud' kaj ador'.
Tiun landon praaĝan protekti tre gravas,
unika trezor'.
Mi, Danlando, patrine parolas, kaj nun: Al labor'!

la_kanto_de_danlando.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)