Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_kanto_de_l_flago

La kanto de l' flago

MuzikoL. A. V. ZETTEN
Esperanta tekstoB. RIJPSTRA
Tipotraduko
Originala titoloHet lied van de vlag
Originala tekstoA. B. KLEEREKOPER

Teksto

Nun, viroj, surstraten, en luktovicar'!
Post ruĝa standardo, vi laboristar'!
Jen ni, la popolo, kun flam' en la kor',
Kun kant' en la buŝ' kiel tondra sonor',
Nun, viroj, eksteren, en lum' de la tag',
Kaj super la kapoj la helruĝa flag'!

Nun, viroj, sonegu minace l’ irad'.
Vi estas survoje al via regad',
La vivon estontan prezentu vi nun,
Via krono ricevu la oron de l’ sun'!
Nun, viroj, eksteren, en lum' de la tag',
Kaj super la kapoj la helruĝa flag'!

Antaŭen, ho viroj, sen rezignaci',
La venk' estas certa, la mondo de ni!
Ni, liberigantoj, luktadas sen ramp';
Kondukas nin ĉiam la flag' kiel lamp'.
Nun viroj, eksteren, en lum' de la tag',
Kaj super la kapoj la helruĝa flag'!

Se oni nin portas al morta forec',
Nin ili honoras per reĝa grandec'!
Ĉar nin forkondukas impona vicar',
De l’ gekamaradoj, la granda anar'!
Forportas nin ili el lum' de la tag',
Sed super la kapoj la helruĝa flag'!

la_kanto_de_l_flago.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)