Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_karuselo

La karuselo

Teksto Cátulo CASTILLO
Muziko Mariano MORES

Teksto

Turnas la karuselo
de la malhela kvartalo
dum sangas rememoroj
samkiel ploroj de l’ tago:
viroj de pikarmilo
kaj la fraŭlino
kiu min amis…!
Kara, malnova tango
mi sur la vango
hodiaŭ larmis…!
Daŭras ĝia turnado
samkiel mia sencelo
dum ĉarmas la kvartalon
la karuselo.

Refreno:

Denove lerte dancas mi
kaj ekaŭdante tiun tangon
image mi junulo estas
kiu kune kun vi nestas
kaj promesas kun pasi'
mi ĉiam vin elkore amos
dume tiu sonĝ'
taktas laŭ tango
de l’ karuselo
kaj de la kor'.

Turnas la karuselo
en sia daŭra sencelo
dume la temp' forviŝas
la rendevuon pasintan.
Iru ni amikino,
por, ke denove
kun vi mi dancu;
ni iru tra la strato
de ĉi kvartalo
por ke ni amu.
Venu ĉar nin atendas
sub nokta aro da steloj
ĉi tango kiu plendas
en karuselo.

Refreno

Teksto 2

Origina teksto:

La Calesita

Llora la calesita
de la esquinita
sombría
y hace sangrar las cosas
que fueron rosas
un día…
Mozos de punta y hacha
y una muchacha
que me quería…
Tango varón y entero
más orillero
que el alma mía…
Sigue llorando el tango
y en la esquinita palpita
con su dolor de fango
la calesita…

Carancanfún… Vuelvo a bailar
y al recordar una sentada
soy el ranún que en la parada
de tu enagua almidonada
te grito: ¡Carancanfún!…
Y el taconear
y la lustrada
sobre el pantalón,
cuando, a tu lado, tirado
tuve mi corazón…

Grita la calesita
su larga cuita
maleva…
Cita que por la acera
de Balvanera
nos lleva…
Vamos, de nuevo, amiga
para que siga
con vos bailando…
Vamos, que en su rutina
la vieja esquina
me está llamando…
Vamos, que nos espera,
con tu pollera marchita,
esta canción que rueda
la calesita…

Carancanfún…
la_karuselo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)