Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_kato_kaj_la_vulpo

La Kato kaj la Vulpo

Teksto
Muziko
Edoardo BENNUTO
E-tekstoGiuseppe CASTELLI

Origina titolo: Il Gatto e la Volpe

Teksto

Kia hasto! Vi kuras, jes, sed kien vi?
Vi komprenos se nur momenton aŭdos vi.
Li, la Kato, kaj mi, la Vulpo: estas ni kompani';
vi povas fidi nin…

Al ni diru pri ĉiu via problemaĵ':
la plej bonaj ni estas en ĉi tiu kamp'.
La kontrakton vi nur subskibu
kaj videblos tuj, ke
neniel estos pent'.

Ni malkovras talentojn kaj ne fuŝas ja;
ĉe ni ekspluatiĝos via kvalitar'…
Al ni donu nur kvar monerojn
kaj aliĝu konkurson
por la ĉiama fam'!

Bonega negoco, vidu!
Ne perdu ĉi tiun ŝancon,
alie poste pentos vi:
okazas ne ĉiutage
disponi du konsilantojn,
du financistojn
kiuj laboradas por vi…

Subskribu tuj sen hezito, sen prokrast':
nur kontrakto laŭleĝa, simpla formalaĵ'.
Ĉiujn rajtojn vi lasu al ni, kaj fariĝu per ni
stelul' de la muzik'!

Bonega negoco, vidu!
Ne perdu ĉi tiun ŝancon,
alie poste pentos vi:
okazas ne ĉiutage
dispom du konsilantojn,
du financistojn
kiuj laboradas por vi…

Kia hasto! Vi kuras, jes, sed kien vi?
Tre bonŝanca vi estis renkontante nin!
Li, la Kato, kaj mi, la Vulpo: estas ni kompani';
vi povas fidi nin,
vi povas fidi nin,
vi povas fidi nin…

la_kato_kaj_la_vulpo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)