La knabetoj

MuzikoA. Ostrovskij
TekstoI. Ŝaferan
E-tekstoK. Gusev
Origina titoloМальчишки
MIDIla_knabetoj.mid

Teksto

Desegnas la frosto
Ornamon sur nia fenestr',
Sed niaj knabetoj
Ne volas sin kaŝi en nest'.
Knabetoj, knabetoj,
De l'montoj sledkuras nun vi,
Knabetoj, knabetoj,
Vi indas de nia envi'.

Dum festo lerneja
La valsoj sonoras sen fin'.
Modeste rigardas
Knabeto al kara knabin'.
Knabetoj, knabetoj,
Pli haste ekbatas la kor'.
Knabetoj, knabetoj,
Vin kio atendas en for'?

Kaj kiam trumpetis
Alarmo tra la patroland',
Knabeto fariĝis
Severa soldat'-batalant'.
Knabetoj, knabetoj,
Vin vokas batalsimfoni'!
Knabetoj, knabetoj,
Revenu vivantaj al ni!

Navigas la marojn,
La nubojn disŝiras kun ard'
La homoj solidaj
Kun knaba fajrer' en rigard'.
Knabetoj, knabetoj,
Longiĝas de l'jaroj lini',
Sed ĉiam, knabetoj,
Vi restas knabetoj por ni.

QR-Kodo
QR-Kodo La knabetoj (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net