La knabin’ el Richmond Hill

AŭtoroT.Hook
E-tekstoT. Upton - M.G. Butler
MIDIla_knabin_el_richmond_hill.mid

Sur Richmond Hill loĝadas nun
Knabino apud ni,
Pli hela, ol la maja sun’,
Sendorna rozo ŝi.
Ravegas min rigardi ŝin,
Ŝi estas sen simil';
La beltrezor’ de mia kor' —
Knabin’ el Richmond Hill

Refreno:
<Knabin’ el Richmond Hill,
Knabin’ el Richmond Hill,
La beltrezor’ de mia kor'
Knabin’ el Richmond Hill.

Ventetoj, kiuj pasas min,
Alportu via spir’
Flustreton al la amatin’
Pri mia korsopir’.
Ĉar estas ŝi la mond’ al mi,
La sola tagobril’;
La beltrezor’ de mia kor’ —
Knabin’ el Richmond Hill.

  • la_knabin_el_richmond_hill.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:00
  • (ekstera redakto)